INTERRILATOJ EN LA MONDO
  PRI TURISMO


Wuyishan Seminario pri Aplikado de Esperanto

  Invitite de Fujian-a Komerca Asocio de Esperanto (FKAE),Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo (HVEIT) havas honoron komune kun FKAE okazigis “Wuyishan Seminarion pri Aplikado de Esperanto” dum la 14-a ĝis la 16-a de lulio 2006 en fama turisma loko – Wuyishan monto en Fujian provinco. Tiu seminario celas diskuti kiel apliki Esperanton en la kampoj de turismo,komerco kaj kulturo kaj kiel funkciigi Esperanton kaj elmontri ĝian valoron en tiuj kampoj
  Ĉ. 100 esperantistoj el enlando kaj eksterlandaj Aŭstralio,Belgio kaj Turkio ĉeestis tiun seminarion. La ĉeestantoj aktive intervenis pri la diskutado kaj faris prelegojn laŭ sia elekto respektive en tri grupoj de turismo,komerco kaj kulturo.
  Tia agado de Esperanto estas utila al la propagandado kaj disvastigado de Esperanto; Helpate de tio oni povas klare koni kaj scii,ke Esperanto povas adaptiĝi al bezono la socia kaj servas al nia socio same kiel naciaj lingvoj.
  Dum la seminario lernantoj de Esperanto kantis Esperante por la ĉeestantoj kaj HVEIT kaj FKAE subskribis interkonsenton pri kunlaboro. Urba televizio de Wuyishan kaj Esperanto sekcio de Internacia Radio Ĉina ankaŭ sendis ĵurnalistojn al tiu seminario kaj dissendis/disradiis la raporton pri tiu seminario.


  Liu Jianguo

  2006-07-17