INTERRILATOJ EN LA MONDO
PRI TURISMO

 

Plezura Vojaĝado El Pollando Tra Ĉinio,2006

  De frue,pasintjare Hefei Verdstelo Esplora Instituto Pri Turismo (HVEIT) kaj Internacia Centro de Turismo kaj Kulturo (ICTK) en Pollando komune ellaboris la projekton,ke en majo kaj junio 2006,ambauflanko organizu kaj aranĝu la ekskursadon el Pollando ekskursi tra Ĉinio. Nun venas la tempo realigi tiun projekton.
  Aranĝite de HVEIT kaj gvidite de organizado-riĉsperta s-ro LIU Jianguo pollanda grupo kun 13 personoj,de la 16-a de majo ĝis la 5-a de junio,komencis la vojaĝadon tra Ĉinio ekde Pekino – ĉefurbo de Ĉinio al Jinan – ĉefurbo de Shandong provinco, Qingdao – ĉemara turisma urbo de Shandong provinco, Hefei – ĉefurbo de Anhui provinco, Nankino – ĉefurbo de Jiangsu provinco, Suzhou – Orienta Venecio de Jiangsu provinco, Shanhajo – ekonomia centro de Ĉinio, Kantono – ĉefurbo de Guangdong provinco, Guilin – pitoreska urbo de Guangxi provinco, Sanya – plej sudĉina turisma urbo de Hainan provinco, Haikou – ĉefurbo de Hainan provinco, Shenzhen – moderna urbo de Guangdong provinco ĝis Hongkongo – speciala distrikto de Ĉinio.
  Pollanda grupo krom ĝui belegajn pejzaĝojn kaj orientan kulturon,ankau profunde sentis la entuziasmon de ĉinaj esperantistoj kaj la valoron de Esperanto. Tiuj grupanoj revenis hejmen kun kontento kaj eĉ kelkaj el ili jam esprimis al ni,ke ili ankorau volas aliĝi al la oktobra ekskursado al Ĉinio.
  HVEIT atendas la oktobran alvenon de pollanda alia vojaĝa grupo, kaj ege deziras alilandajn kunlaborojn en kampoj interesitaj.

 

   LIU Jianguo
   2006-06-13