国际E交流网  INTERRILATOJ EN LA MONDO 设为主页 加入收藏
  PRI TURISMO


2006世界语环球旅游

2006 Mondaj vojaĝoj de „ESPERANTOTUR”

  Internacia Klubo „Esperantotur” en Bydgoszcz (Pollando) aranĝis du mondajn grupvojaĝojn de „Esperantotur”. Dum 31.08-14.09.2006 okazis la 22-a Internacia Simpozio pri Esperanto-Turismo por promocii Esperanto-turismon en Kalifornio kaj Alasko (Usono kaj Kanado).

  La 22 ISET komenciĝis en San Francisco, kiun oni vizitis sub bonega E-gvidado de Charles Galvin. Sekve oni vojaĝis per trajno “AMTRAK” tra Kalifornio, Oregono, Vasxingtono ĝis Seatle kaj buse ĝis Vancouver, kie ni vizitis la faman kanadan urbon kaj enŝipiĝis por krozado al Alasko per luksa ekskurs-ŝipo “Diamond Princess”, kun pli ol 4000 homoj (pli ol 3000 pasaĝeroj kaj pli ol 1100 ŝipservantoj). Dum semajno (2-9.09.2006) ni krozadis en usona-pola E-grupo tra Inside Passage, Ketchikan, Juneau (cxefurbo de Alasko), Skageway, Glacier Bay Nacia Parko, College Fjord, Whittier kaj de tie per luita buseto al Anchorage – apud Mt. MCKinley, gxis Denali Nacia Parko, por ĝui belegan naturon, faŭnon kaj flaŭron. Reveninte al. Anchorage ni aviadile revenis tra Seatle al Novjorko, kie helpis nin ofereme S-ino Rochelle Grossman por solvi kontraŭterorismajn malhelpojn en Novjorko. La tutan 22 ISET bone preparis kaj mem gvidis fama usona Esperanto-vojaĝagento S-ino Lucille Harmon.

  Post la 31-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo en Bydgoszcz, Pollando (22-29.09.2006),  sekva grupo de „Esperantotur” komencis monatan ĉirkaumondan vojaĝon (3-30.10.2006), flugante el Varsovio tra Prago al Novjorko, de kie, post vizitado, al San Francisco, kie bone akceptis nin denove S-ino Lucille Harmon. Ni flugis poste al Havajo por semajna vizitado kaj perfekta ripozo en Honolulu – Waikiki, kie eblas ĝui la plej bonajn en la mondo turismajn servojn, kiel ekzemple prezentadoj en Polinezia Centro de Kulturo. Ni daurigis flugadon tra Marshallaj Insuloj (Atolo Kwajelein kaj cxefurbo Majuro), poste Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio (insuloj Kosrae, Pohnpei kaj Truk), insulo Guam kun ĉefurbo Agana ĝis Tokio. En Japanio dum 16-20 de oktobro nian restadon tre bone aranĝis S-ino Ooba Shigeko, kio ebligis al ni viziti Hiroshimon kun Mijajxima, kaj Kyoto sub gvido de F-ino Akiko Hirata, sekve Jokohamon – urbon de la 92 UK kaj Tokion sub ĉiam bonega E-cxicxeronado de S-ro Takeo Igarashi. Ni flugis al Suda Koreio, kie surprizis nin per bonega kaj amika akcepto en Seulo S-ro Hann IM –Manito Turisma Agentejo. Dum tri tagoj ni loĝis en luksaj rezidejoj kaj sukcesis en Esperanto multe ekscii kaj vidi en Seulo. Sekvis flugo al Pekino, kie ni renkontiĝis kun aliaj kvar grupetoj de “Esperantotur” por kune vojaĝi tra Ĉinio al Tibeto kaj LHASA per nova 4064 km el Pekino kaj la plej alta en la mondo (Tanggula –trapasejo 5072 m) Tibeta fervojo. Kiel ĉiam Lhasa kun Potala Palaco, Dazhao Templo kaj Bazaro Barkhoz ege impresis ĉiujn, malgraŭ spirproblemoj je alteco de 3800 m. La unuan Esperanto-trajnvojaĝon al Tibeto-montaro aranĝis bone S-ro Liu Jianguo  - la plej bona organizanto de Esperanto-turismo en Ĉinio.

  Ni vidis ankaŭ Pekinon kaj Grandan Muron kaj la 30-an de oktobro ĉiuj reflugis al Pollando tra Moskvo kaj Amsterdamo. Dun la vojaĝoj ni preparis por 2007 jaro pli ol 40 Esperanto-Kongresajn vojaĝojn kun kvar luksaj krozadoj kaj kvar ĉirkaumondaj vojaĝoj. Ambaŭ mondaj vojaĝoj de Internacia Klubo “Esperantotur” gvidis Andrzej Grzebowski el Bydgoszcz, Pollando, kiu jam vizitis 165 landojn de la mondo.

  Vojaĝu kun ni!

  INTERNACIA KLUBO „ESPERANTOTUR“